Rai Dinastio

Rai (ĉ. 489–690) estis dinastio de Sindo, en moderna Pakistano. La influo de la Rai Imperio etendis el Kaŝmiro okcidente, Makran kaj haveno Debal (moderna Karaĉi) okcidente, haveno Surat en Guĝarato sude, kaj Kandahar, Sistan, Sulejmano, Ferdan kaj montetoj Kikanan en la nordo. Ĝi regis areon de ĉirkaŭ 1,553,993 km².

La imperiestroj de tiu dinastio estis grandaj protektantoj de Hinduismo. Ili starigis rimarkindan templon de Ŝivao en nuntempa Sukkur, Pakistano, proksime al ties ĉefurbo en Al-ror.[1] Tio kongruas kun la historiaj rakontoj el epoko de la imperiestroj Aŝoko kaj Harŝa ĉar hindiaj monarkoj neniam patronis unikan ŝtatan religion kaj kutime protektis pli ol unu religion. La Dinastio regis dum periodo de 202 jaroj.

  1. Thakur Deshraj, Jat Itihas (Hindi), Maharaja Suraj Mal Smarak Shiksha Sansthan, Delhi, 1934, 2a eldono 1992

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search